Accesos directos a las distintas zonas del curso

Ir a los contenidos

Ir a menú navegación

 

 

 

PRUEBA DE NIVEL DE ESPERANTO. A1-A2, ACCESO A B1.

Se accede al nivel B1 con 40 puntos. Al no haber distinción entre el curso A1 y A2 no indicamos la puntuación de acceso. Si se implantara el B2, la prueba cambiaría o se añadiría una parte para el acceso a B2.

Responda a las preguntas. Hay cuatro opciones, excepto en dos preguntas que hay que responder directamente. Cada respuesta vale un punto.

Pulse con el ratón sobre la respuesta que considere correcta y en las preguntas 14 y 17, escriba en la caja de texto la palabra correcta.

1. Kiu litero ne ekzistas en Esperanto?

  1. ĵ
  2. ŭ
  3. w
  4. k

2. La amik____ de mi__ frato estas du.

  1. -a/-o
  2. -oj/-aj
  3. -oj/-a
  4. -a/-oj

3. Elektu la ĝustan frazon:

  1. La libro estas sur la tablo.
  2. La libron estas sur la tablo.
  3. La libro estas sur la tablon.
  4. La libron estas sur la tablon.

4. Nun mi…

  1. kanta.
  2. kanti.
  3. kantas.
  4. kantis.

5. Elektu la ĝustan frazon:

  1. Tio libro havis cent paĝoj.
  2. Tio libro havis cent paĝojn.
  3. Tiu libro havis cent paĝoj.
  4. Tiu libro havis cent paĝojn.

6. Mi devas foriri, iri al mia domo...

  1. Adio!
  2. Ĝis hieraŭ!
  3. Saluton!
  4. Ĝis poste!

7. Kiam vi naskiĝis?

  1. En Parizo.
  2. En 1950
  3. Nenion, dankon.
  4. Jes, tre volonte.

8. Kio estas via profesio?

  1. Mi estas dika.
  2. Mi estas ŝoforo.
  3. Mi estas lia nevo.
  4. Mi estas via najbaro.

9. Elektu la ĝustan frazon:

  1. Mi estas dudek.
  2. Mi estas aĝa de dudek jaroj.
  3. Mi estas dudekjara.
  4. Mi havas du dek jaroj.

10. ______ lingv... vi parolas?

  1. Ke lingvoj
  2. Kiuj lingvoj
  3. Kioj lingvoj
  4. Kiujn lingvojn

11. Mi parolas la _______.

  1. italo.
  2. italon.
  3. itala.
  4. italan.

12. La suno estas _______.

  1. flava.
  2. bruna.
  3. rozkolora.
  4. malhela.

13. Hodiaŭ la vetero belas. La ĉielo estas _____________.

  1. nigra.
  2. griza.
  3. ruĝa.
  4. blua.

14. Skribu: Naŭ minus kvar estas:


15. La ilo kiu diras al ni la horon estas la…:

  1. kloko.
  2. horloĝo.
  3. montro.
  4. horilo.

16. __________ estas? Estas la kvara.

  1. Kiom horo.
  2. Kiom da horoj.
  3. Kioma horo.
  4. Kion horon.

17. Hieraŭ estis dimanĉo. Postmorgaŭ estos


18. En __________ komenciĝas mia plej ŝatata sezono: ___________.

  1. mardo / springo
  2. marto / springo
  3. mardo / printempo
  4. marto / printempo

19. Li estas malsana. Li _________ en lito.

  1. loĝas
  2. kuŝas
  3. veturas
  4. grimpas

20. Ŝia hejmo estas nur 5 kilometrojn for. Ĝi estas…:

  1. proksima
  2. mallonga
  3. kverka
  4. vicina

21. Li ____ scias ___________ naĝi, li nun lernas.

  1. ne / jam
  2. ja / jam
  3. ne / ankoraŭ
  4. ja / ankoraŭ

22. Ŝi scias naĝi kaj ________ naĝi longe.

  1. kapablas
  2. rajtas
  3. permesas
  4. bezonas

23. Dialogo:

- Mi aĉetis biciklon por mia filo.
- _____ ______.

  1. Nur mi.
  2. Ankaŭ mi.
  3. Tiom bone.
  4. Kvankam mi.

24. Roger Federer ludas tenison pli bone ___________ mi.

  1. el
  2. kiel
  3. ke
  4. ol

25. Oni diras, ke Jeff Bezos estas la __________ homo en la mondo.

  1. pli riĉa
  2. plej riĉa
  3. pli rica
  4. plej rika

26. Dialogo:
- ________ ŝi iras?
- Al la naĝejo.

  1. Kia
  2. Kiam
  3. Kie
  4. Kien

27. Dialogo:
- _____ faris tion?
- ________________.

  1. Kiu / Iu
  2. Ĉu / Nu
  3. Kial / Tial
  4. Kie / Ie

28. Dialogo:
- ______ studento estas tio?
- Ĝi estas mia.

  1. Kiu
  2. Kia
  3. Kies
  4. Kio

29. Ŝi estas antaŭ spegulo. Ŝi rigardas _______.

  1. ŝi
  2. ŝin
  3. si
  4. sin

30. La frizisto havis klienton. Li sekigis _____ hararon.

  1. sian
  2. lian
  3. ilian
  4. ĝian

31. En boksado la boksistoj rigardas ___________

  1. sin sin
  2. ire kaj reen
  3. unu la alian
  4. apude

32. En aŭtovoja tunelo, la aŭtoj iras ______ la monto.

  1. per
  2. tra
  3. por
  4. antaŭ

33. La __________ ne estas en la vizaĝo

  1. okuloj
  2. kruroj
  3. oreloj.
  4. nazo

34. Ĉiuj studentoj faris la ekzamenon _____ li.

  1. ne
  2. dum
  3. sed
  4. krom

35. Tiu verkisto uzas skribilon _______ komputilon.

  1. kvankam.
  2. malgraŭ
  3. anstataŭ
  4. pri

36. Ŝi venos post dek minutoj, _____ la dua (14:00)

  1. en
  2. ĉe
  3. je
  4. por

37. En la panvendejo, ni aĉetis __________ ĉokoladoj.

  1. pecon el
  2. pecon da
  3. skatolon el.
  4. skatolon da

38. Miaj plej ŝatataj ___________ estas oranĝsuko kaj lakto

  1. trinkejoj
  2. trinkaĵoj
  3. drinkejoj
  4. drinkaĵoj

39. Kiam mi ________ laboras, mi ____________.

  1. malpli / laciĝas
  2. malpli / lacigas
  3. tro / laciĝas
  4. tro / lacigas

40. Laŭ via volo, vi povas sidi aŭ ____________.

  1. stari
  2. soifi
  3. purigi
  4. piediri

41. Mi ne manĝis dum la tuta tago. Mi ______________.

  1. satas.
  2. malsatas.
  3. verkas.
  4. malverkas.

42. Ili diris karno sed ni estis tro for kaj ni _____________: fakte, ili diris kerno.

  1. miskomprenis
  2. malkomprenis
  3. komprenindis
  4. komprenendis

43. Grupo de bestoj kiuj diras muuuuu (muĝas) kaj produktas lakton estas…

  1. bovulaĵo.
  2. boviĝejo.
  3. boviliĝo.
  4. bovinaro.

44. Li estas homo, kiu havas inklinon drinki tro multe:

  1. Drinkemulo.
  2. Drinkingulo.
  3. Bodrinkulo.
  4. Padrinkulo.

45. Por fini leteron, oni normale skribas tion:

  1. Gravaj salutoj.
  2. Koran dankon.
  3. Ne zorgu.
  4. Amike.

46. La avo de mia nevino povas esti mia…:

  1. onklo
  2. pranepo
  3. bopatro
  4. kvazaŭavo

47. Por la piedoj, krom ŝuoj, ni surmetas ___________.

  1. ŝtrumpetojn
  2. kalsonojn
  3. jupojn
  4. kaskedojn

48. Vi estas tre katolika. Ĉiujn dimanĉojn vi iras al la __________.

  1. preĝejo
  2. ŝranko
  3. eklezio
  4. tegmento

49. Mi ne povas eniri la domon. Mi forgesis la ________.

  1. kamenon
  2. plankon
  3. plafonon
  4. ŝlosilon

50. Tiu besto havas lanon el kiu oni fabrikas vestaĵojn:

  1. ŝafino
  2. testudo
  3. kulo
  4. heliko

51. Islamanoj tradicie ne manĝas tion:

  1. kokidaĵo
  2. glaciaĵo
  3. rizo
  4. ŝinko

52. _________ estas frukto kiu estas ruĝa.

  1. Piro
  2. Frago
  3. Kokoso
  4. Mirtelo

53. Ili povas esti verdaj, ruĝaj aŭ blankaj:

  1. terpomoj.
  2. cepoj
  3. fazeoloj
  4. kapsikoj

54. Oni lavas ilin post ĉiu manĝo.

  1. tablotukoj
  2. teleroj
  3. kruĉoj
  4. sukerujoj

55. Mi laboras en restoracio kaj mi anoncas, ke ne estas pano. Kion mi diras?

  1. Mirinde, gesinjoroj.
  2. Mi bedaŭras, gesinjoroj.
  3. Nedankinde, gesinjoroj.
  4. Mi malfeliĉas, gesinjoroj.

56. Mi ne vidis ŝin de antaŭ jaroj. Ŝi multe….

  1. ŝanĝiĝis
  2. ŝanĝis
  3. ŝanĝigis
  4. ekŝanĝis

57. Li ne sciis, ____ ŝi konsentos.

  1. se
  2. pro
  3. nek
  4. ĉu

58. Ŝi ne volis, ke li ____.

  1. venis
  2. venos
  3. venus
  4. venu

59. Estis tre __________, la temperaturo falis sub nulo.

  1. varme
  2. malvarme
  3. varma
  4. malvarma

60. Gajninte la premion, ili _______ bonege.

  1. tondris
  2. malfruiĝis
  3. fartis
  4. ŝvelis
subir al incio de la página